La esprimo loksideco (aŭ fikshejmeco) signifas la daŭran restadon de la homo ĉe unu loĝloko - kompare al la vivmaniero de ĉasistoj-kolektistoj aŭ nomadoj.
La glaciepokaj ĉasistaj-kolektistaj kulturoj en Eŭropo devis sekvi siajn predobestojn, kiuj sezone migradis de paŝtejo al paŝtejo. Tiuj homoj vivis plejparte kiel nomadoj. La agrikulturo necesigis la loksidiĝon. Aliflanke - precipe en la oriento - per la specialiĝo de kelkaj grupoj al la bestbredado la nomadismo eĉ plilarĝiĝis.