Londono | |
angle London | |
urbo | |
Fotomontaĵo
| |
Oficiala nomo: London | |
Lando | Britio |
---|---|
Konstitucia lando | Anglio |
Regiono | Granda Londono |
Metroo | Metroo de Londono |
Parto(j) | Interna Londono, Ekstera Londono |
Konataj lokoj | 15
|
Pontoj | Ponto de Londono, Tower Bridge |
Rivero | Tamizo |
Situo | Londono |
- alteco | 24 m s. m. |
- koordinatoj | 51° 30′ 25″ N 00° 07′ 37″ U / 51.50694 °N, 0.12694 °U (mapo) |
Areo | 1 577,00 km² (157 700 ha) |
Loĝantaro | 7 556 900 (junio de 2007) |
Parkoj | 5
|
Unua skribmencio | 1267 |
Urbestro | Sadiq Khan
(ekde 9-a de majo 2016) |
Horzono | GMT (UTC+0) |
- somera tempo | BST (UTC+1) |
Poŝtkodo | E |
ISO | City of London, London Borough |
ISO-3166 | GB-LND |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
| |
Metropola mapo de Granda Londono
| |
Vikimedia Komunejo: London | |
Retpaĝo: www.london.gov.uk | |
Londono (angle London, pron. /ˈlʌndən/) estas ĉefurbo kaj plej loĝata urbo de Anglio, Britio, kaj de la Unuiĝinta Reĝlando.[1][2] Ĝi situantas en la sudoriento de Anglio kaj de la insulo Granda Britio apud la marenfluejo de rivero Tamizo. Ĝi estis grava urbo dum du jarmiloj. Ĝi estis fondita de la romianoj, kiu nomis ĝin Londinium.[3] La antikva kerno de Londono, nome City of London, ampleksas 2.9 km² ene de mezepokaj limoj kaj ekde tiam ĝis almenaŭ la 19-a jarcento, la termino Londono aludis ankaŭ al la metropolo disvolvigita ĉirkaŭ tiu kerno.[4] La kerno de tiu kunurbaĵo formas Grandan Londonon,[5][6] nome regiono de Anglio regata de la Urbestro de Londono kaj de la Asembleo de Londono.[7][8] Tiu kunurbaĵo kovras ankaŭ du anglajn graflandojn: la malgrandan distrikton de la Urbo Londono kaj la graflandon Granda Londono. Tiu lasta konstituas la plej majoritaton de Londono,[9] kvankam historie ĝi estis disigita inter Middlesex (nune nuligita graflando), Essex, Surrey, Kent, kaj Hertfordshire. Tamen multaj loĝantoj de distriktoj kiuj estis historie parto de unu el tiuj graflandoj plukonsideras tiujn distriktojn kiel ne parto de Londono.[10][11][12]
Londono produktas 17 % de la MEP de la Unuiĝinta Reĝlando kaj estas unu el la tutmonde plej grandaj komercaj centroj.
Londono estas hejmo al multaj institucioj kun internacia agado, same kiel al supernaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatrejoj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj aliaj.
La moderna Londono konsistas el la du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj kuniĝis al la nuntempa metropolo, en kiu loĝis (en 2006) oficiale 7 512 400 da homoj en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²). Oni taksas, ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da loĝantoj.