Notu ke ili estas vektoraj ekvacioj. Ĉiuj kvantoj skribitaj en grasaj literoj estas vektoroj (speciale F, E, v, B, A).
Pozitive ŝargita partiklo estos akcelita (aŭ malakcelita) laŭ la sama lineara direkto kiel la E kampo, sed devojiĝos laŭ kurbo en ebeno perpendikla al ambaŭ la rapida vektoro v kaj la magneta indukto B. Laŭ la regulo de la dekstra mano, se la polekso de la dekstra mano sekvos la vektoron v, kaj la indekso B, tiam la meza fingro indikos la direkton de F.
La unua produto Fel = qE nomiĝas la elektra forto, dum la dua produto Fmag = qv x B nomiĝas magneta forto[2].
Laŭ kelkaj difinoj, la termino forto de Lorentz rilatas nur al la magneta forto: [3]
kaj la tuta elektromagneta forto (inkluzivante la elektra forto) nomiĝas per alia ne klasika nomo. Sed pli komune, la termino forto de Lorentz rilatas al la tuta forto de la tuta ekvacio de Lorentz.
La magneta forta komponento de la lorenca forto aganta sur drato, en kiu trairas elektra kurento ankaŭ nomiĝas laplaca forto.