Lua

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: LUA
Lua
Logobildo de Lua
Logobildo de Lua
programlingvofunkcia programlingvo • objektema programlingvo • manuskripta programlingvo • ordonema programlingvo • interpretata programlingvotradukata programlingvolibera programaro
Paradigmo: Multaparadigma: objektema, imperativa, funkcia, meta
Paradigmo(j): multparadigma programado • objektema programado • funkcia programado • proceda programado • prototipema programado • ordonema programado
Aperis en: 1993
Aŭtoro(j): Roberto Ierusalimschy, Luiz Henrique de Figueiredo, Waldemar Celes
Tipa sistemo: dinamika, forta, duck
Ĉefaj realigoj: Lua, LuaJIT, LuaVela, MoonSharp, Luvit, LuaRT, Luau
Programlingva(j) dialekto(j): Metalua, Idle, GSL Shell
Kreita sub la influo de: Io, JavaScript, Ruby, Squirrel, Julia, MiniD
Havas influon sur: C++, CLU, Modula, Scheme, SNOBOL
Permesilo(j): angle MIT
Retejo: angle [1]
vdr

Lua estas programlingvo dinamika malpeza, refleksiva, ordonema kaj iom funkciema. La

plej grava celo de ĉi tiu programlingvo estas ebligi ke aliaj programoj uzu ĝin kiel etendilon. Nuntempe, multaj komputilludoj uzas Lua-n, pro ĝia facileco, por difini dinamikajn aferojn de la ludo, ekzemple: artefaritan intelekton, poziciojn de ludantoj, ilojn en scenejoj, kaj tiel plu. Alia programlingvo, ekz. C++ pro ĝia rapideco, estas uzata por grafikaj funkcioj kaj la baza logiko de la ludo.

Lua estis kreita en 1993 en Brazilo de Roberto Ierusalimschy, Luiz Henrique de Figueiredo kaj Waldemar Celes. Ĝia nomo signifas luno en la portugala.


Developed by StudentB