Ludopatio

La Ludopatio (kiel neologismo) aŭ Ludopatologio konsistas en perturbo en kiu la persono vidiĝas devigita, pro psikologie nekontrolebla urĝo, al ludo, laŭ maniero kaj persista kaj progresa, tuŝante negative la personan, familian kaj laboran vivon.[1] Kvankam en antaŭaj eldonoj de la diagnoza gvidlibro DSM ĝi estis estinta klasigita kiel perturbo de la kontrolo de la impulsoj, ĝi estis poste konceptigita kaj traktita kiel toksikomanio sen veneno, ĝis kiam en la DSM-V estis inkludita fine ene de la kategorio de "Perturboj rilataj kun substancoj kaj toksikomaniaj perturboj".[2]

La patologia ludo klasiĝis en la DSM-IV-R en perturboj de la kontrolo de la impulsoj, kio inkludas ankaŭ la kleptomanion (ŝtelado), la piromanion (incendiigoj) kaj la trikotilomanion (senharigo), en kiuj estas implikita ankaŭ impulsivaro, sed ne estas kunperturbaro kun la menciitaj perturboj.

La ludopatio karakteriziĝas fundamente ĉar ekzistas malfacilo por kontroli la impulsojn, kaj iel ĝi tendencas prezentiĝi kiel praktiko, laŭ kompulsia maniero, de unu aŭ eĉ pliaj hazardludoj, ĉefe se tio implikas monatingon (reciproke kaj rezulte monperdon), tio estas vetludoj. Ĝi povas tuŝi la ĉiutagan vivon de la persono suferanta tiun manion, tiele ke la familio, la manĝo, la laboro aŭ eĉ la sekso iĝas io tute duaranga. Pro ĉio tio, oni ne konfuzu la ludopation kun malvirto, ĉar en tiuj kazoj oni estas antaŭ kronika malsano, nome manio.

  1. Ochoa, E. kaj Labrador, F.J. (1994). Juego patológico. Barcelona: Plaza y Janés
  2. American Psychiatric Association (2013). Diagnostic and statistical manual of mental disorders (5a eld.). Arlington, VA: American Psychiatric Publishing.

Developed by StudentB