Ludoviko la 8-a (Francio)

Ludoviko la 8-a
Reĝo de Francio
Kronigo de Ludoviko la 8-a kaj Blanka de Kastilio
Kronigo de Ludoviko la 8-a kaj Blanka de Kastilio
Regado 1223 - 1226
Persona informo
Louis VIII de France
Naskiĝo 5-an de septembro 1187 (1187-09-05)
en Parizo
Morto 8-an de novembro 1226 (1226-11-08) (39-jaraĝa)
en Montpensier
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Disenterio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Kapetidoj vd
Patro Filipo la 2-a de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Izabela de Henegovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Marie de Francio, dukino de Brabanto, Philip Hurepel (en) Traduki kaj Pierre Charlot Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Blanka de Kastilio (1200, 1200 (Gregoria)–1226) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ludoviko la 9-a, John Tristan, Count of Anjou and Maine (en) Traduki, Philippe de France (en) Traduki, Philippe de France (en) Traduki, Karlo la 1-a de Napolo, Alfonso de Poitiers, Sankta Izabela de Francio, Robert I, Count of Artois (en) Traduki, Philippe de France (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 8-a de Francio, kromnomita Ludoviko la Leono (franclingve Louis VIII de France kaj Louis le Lion) (naskiĝis la 5-an de septembro 1187 en Parizo, mortis la 8-an de novembro 1226 en Montpensier (Aŭvernjo)) estis la reĝo de Francio ekde 1223 ĝis 1226, kaj estis la oka reĝo de la kapetida dinastio en Francio. Ludoviko la 8-a estis la filo de Filipo la 2-a kaj de Izabela de Henegovio (1170-1190). Li edziĝis kun Blanka de Kastilio, kiu naskis dek tri infanojn, inkluzive de la estontaj Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko) kaj Karlo la 1-a de Sicilio kaj Napolo.

Dum la reĝado de sia patro fakte akiris Ludoviko gloron : li venkis Johanon sen Tero okaze de la batalo de La Roche-aux-Moines en 1214. La anglaj baronoj, kiuj ribelis kontraŭ Johano, tiam promesis al Ludoviko la anglan kronon. Ludoviko elŝipiĝis en Anglion la 1216, kaj estis kronita en Londono la 21-an de majo. Sed Johano mortis, kaj la baronoj preferis elekti novan, malpli energiplenan reĝon, tio estas la filo de Johano Henriko la 3-a.

Dum la reĝado de Ludoviko la 8-a konkeris la franca reĝlando la plej grandan parton de Langvedoko : la francaj soldatoj kaptis Avinjonon, Nîmes, Castres, Carcassonne kaj Albi. Tuluzo rezistis dum du jaroj, antaŭ ol fali en 1228.


Developed by StudentB