Lutrenoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lutro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Subfamilio: Lutrinae
Genroj

Amblonyx
Aonyx
Enhydra
Lontra
Lutra
Lutrogale
Pteronura

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lutrenoj (komune Lutro) estas malgranda rabobesto kun naĝhaŭto inter la piedfingroj kiu vivas ĉe riveroj kaj lagoj kaj manĝas fiŝojn. Ĝia tre valora felo havas densan, elastan, brilan brunan ĝis malhelbrunan hararon. Lutroj vivas en Eŭropo, Azio, Norda Afriko kaj Ameriko. Dum subakviĝo ĝi kapablas fermi oreltruojn kaj naztruojn, la felo rezistas kontraŭ la akvo. La longa vosto servas kiel stirilo.

Tipa lutro mezuras 120 - 150 cm (el kio 40 - 45 cm estas la vosto) kaj pezas 15 kg. Piedoj estas mallongaj kaj dum naĝado laboras ĉefe la postaj. La rapidecon altigas la serpentuma korpomovo, tial lutro kapablas kapti fiŝojn. Ĝi kapablas je unu enspiro naĝi sub la akvo 6 minutojn, bone ĝi vidas kaj en kotaj akvoj ĝi orientiĝas danke al sentemaj nazharoj. Ĝi manĝas ne nur fiŝojn, sed ankaŭ kankrojn, ranojn, okaze eĉ birdojn kaj ovojn. Fiŝkaptistoj lutrojn ne ŝatas.

El bordoj la lutroj elfosas por si koridorojn, kies enirejo estas sub la akvo, sed la koridoro direktiĝas oblikve supren kaj finiĝas super la akvonivelo per sferforma kavo kun perpendikla aeruma truo. Oni supozas, ke lutroj pariĝas dum la tuta jaro, gravedeco daŭras 60 tagojn, samtempe naskiĝas 2 ĝis 4 lutridoj, kiuj post monato malfermas la okulojn. Lutro emas ludi eĉ post kiam ili estas plenkreskaj, onidire ili estas inter la raraj, kun la homoj, kiuj tion faras. Malsovaĝigita lutro kapablas esti aminda hejma amiko. Estas eŭroaziaj lutroj (azia malgrandunga lutro) kaj amerikaj lutroj. Amerikaj lutroj vivas ekde Alasko ĝis Ĉilio:


Developed by StudentB