Ma Huan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
馬歡 | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1379 en Ŝaosing | |
Morto | 1-an de januaro 1460 (80-jaraĝa) | |
Religio | islamo vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Ming vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo tradukisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ying Ya Sheng Lan vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ma Huan (en ĉina 马欢, tradicie 馬歡 kaj pinjine Mǎ Huān) (ĉ. 1380–1460[1]), politika nomo Ĉung-dao {en ĉina 宗道, plumonomo Monto-hakisto, naskiĝis en la kantono Kuaiji de Ĝeĝjango, areo ene de la modernaj limoj de Ŝaosing. Li estis islama veturanto, esploristo kaj tradukisto kiu akompanis la admiralon Ĉeng He en tri el liaj sep ekspedicioj al la "Okcidentaj Oceanoj". Ŝajne li ne naskiĝis islamano, sed estis ĉino kiu konvertiĝis al Islamo kiam li estis juna, kaj lia surnomo "Ma" havis neniun rilaton al islama praularo. Li konis kelkajn klasikajn tekstojn kaj ĉinajn kaj budhismajn. Li lernis araban por esti kapabla traduki ĝin.[2]
En la ekspedicio de 1413 (nome la 4a), li vizitis Ĉampaon, Javon, Sumatron, Palembangon, Siamon, Koĉi kaj Hormuzon.
En la ekspedicio de 1421, li vizitis Malakon, Aru, Sumatron, Trinkomaleon, Cejlonon, Koĉi, Kalikuton, Dofaron kaj Hormuzon.
En la ekspedicio de 1431, li vizitis Bengalon, Ĉitagongon, Sonargaonon, Gauron kaj Kalikuton. El Kalikuto, li estis sendita de la eŭnuko Hong Bao kiel sendito al Mekko.
Dum siaj ekspedicioj, Ma Huan notis pri geografio, politiko, veterkondiĉoj, medio, ekonomio, loka kutimaro, eĉ punmetodoj por krimuloj. Reveninte hejme el sia unua ekspedicio, li ekverkis libron pri sia ekspedicio, unu skizo de kio estos preta ĉirkaŭ 1416. Li pligrandigis kaj modifis sian skizon dum postaj ekspedicioj, kies fina versio estis preta ĉirkaŭ 1451. La titolo de lia libro estis Jingjai Ŝenglan (Ĝenerala Esplorado de la Oceanaj Bordoj).