Magneto

Tiu ĉi artikolo temas pri magnetisma objekto. “Magneto” havas ankaŭ alian signifon, vidu artikolon Magneto (ludo).
"Hufummagneto" farita el alnico, fera alojo. En la magneto farita en la formo de hufumo la du magnetaj polusoj estas proksimaj unu al la alia. Ĉi tiu formo kreas fortan magnetan kampon inter la polusoj, permesante al la magneto levi pezan ferpecon.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri magnetismo

Magneto estas objekto, kiu havas magnetismon. La vorto devenas de la antikva greka “líthos mágnes” (λίθος μάγνης) kiu signifas “magnesia ŝtono”. Magnesio estas parto de Grekio kie magnetito estis antikve malkovrita.

Magneto estas korpo aŭ aparato kun signifa magnetismo, tiel ke ĝi altiras aliajn magnetojn aŭ metalojn feromagnetajn (por ekzemplo, fero, kobalto, nikelo kaj alojoj de tiuj). Magneto povas esti natura aŭ artefarita kaj ankaŭ la materialoj povas esti paramagnetaj, kiuj estas altirataj pli malforte, kiel magnezio, plateno, aluminio, inter aliaj, aŭ diamagnetaj, nome tiuj kiuj ne altiras sin, kiel grafito de karbono, oro, arĝento, plumbo kaj bismuto.

La naturaj magnetoj retenas sian kontinuan magnetan kampon, se ili ne suferas grandan frapon aŭ oni aplikas magnetajn ŝarĝojn malajn aŭ je altaj temperaturoj. La magneta kampo ne estas videbla, sed ĝi estas la tialo ke la magnetoj altiras aŭ forpelas variajn materialojn, tiuj kiuj estas ofte altiritaj de magneto havas grandan magnetan permeablecon, kiel ĉe fero kaj ĉe kelkaj tipoj de ŝtalo, kaj ricevas la nomon de feromagnetaj materialoj. La materialoj kun malalta magneta permeableco, kiujn magnetoj altiras nur malforte, nomiĝas paramagnetaj. Unu ekzemplo de paranagneta materialo estas likva oksigeno. Finfine estas kelkaj materialoj, kiel akvo, kiuj havas magnetan permeablecon tiom malaltan ke la magnetismo estas konstatebla nur okaze de ekstera magneta kampo (diamagnetismo). Ĉio havas magnetan permeablecon mezureblan.

La magnetoj povas esti daŭraj, se magnetigitaj ili konservas persiste la magnetajn proprecojn, aŭ portempaj, se ili konservas la magnetajn proprecojn nur dum ili estas sub la influo de magneta kampo, kaj malaperas kiam la kampo malaperas. Elektromagneto estas tipo de portempa magneto farita per bobenado de elektra fadeno laŭ kiu pasas elektra kurento, kaj ĝi funkcias kiel magneto nur kiam pasas la kurento; foje la bobenado estas farata ĉirkaŭ materialo feromagneta por plibonigi la magnetan kampon okazigitan.

La mezurunuo de la ISU por la magneta kampo estas la teslo, kaj la unuo por la magneta flukso estas la vebero; 1 teslo estas po 1 vebero por kvadrata metro.


Developed by StudentB