Maha Vajiralongkorn Bodindradebayavarangkun (taje มหาวชิราลงกรณ บดินทรเทพยวรางกูร; [máhǎː wáʨʰíraːloŋkɔːn bɔːdintʰrátʰêːppʰájáwáruŋkuːn]) aŭ Rama la 10-a (naskiĝis la 28-an de julio 1952 en Bankoko) estas ekde 2016 la reĝo de Tajlando. Li estas la dua infano (unua filo) de reĝo Bhumibol Adulyadej (Rama la 9-a) kaj reĝino Sirikit Kitiyakara. Ekde 1972 ĝis 2016 li estis kronprinco.