महाभारतम् | |||||
---|---|---|---|---|---|
skribita verko • sankta libro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Vjaso | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | sanskrito | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | epopeo | ||||
| |||||
| |||||
La Mahabarato[1][2][3][noto 1] (sanskrite महाभारतम्, Mahābhāratam) estas unu el la du gravaj sanskritlingvaj epopeoj de Antikva Hindujo. La alia granda epopeo estas la Ramajano. Ĝi estas parto de la hinda epopea stilo konata kiel itihāsa,[5] kiu signifas historion.
Krom ĝia eposa rakonto pri la milito de Kurukŝetro kaj la sorto de Kaŭravoj kaj Pandavoj, Mahabarato enhavas multe da filozofia kaj religia materialo, kiel ekzemple diskuto pri la kvar «celoj de la vivo» aŭ «puruŝartoj» (12.161). Ĉi-lastaj estas listigitaj kiel «darmo» (justa ago), «artao» (celo), «kamao» (plezuro), kaj «mokŝo» (liberigo). Inter la ĉefverkoj kaj rakontoj kiuj aperas en Mahabarato, troviĝas la "Bagavadgito", rakonto de Damajanto, mallongigita versio de Ramajano, kaj Riŝĝasringo, kelkfoje konsideritaj kiel apartaj verkoj.
Tradicie, la aŭtoreco de "Mahabarato" estas atribuita al Vjaso. Ekzistis multaj provoj deĉifri ĝian historian kreskadon kaj komponajn tavolojn. La plej malnovaj konservitaj partoj de la teksto estas konsiderataj ne pli antikvaj ol la jaro 400 a.K., kvankam la originoj de la rakonto verŝajne venas de la 8-a kaj 9-a jarcentoj a.K.[6] La teksto supozeble atingis sian finan formon komence de la Gupta imperio.[7] La titolo povas esti tradukata kiel la granda rakonto de la Barata dinastio» Laŭ la "Mahabarato" mem, la rakonto etendiĝis surbaze de pli mallonga versio el 24 000 versoj simple nomitaj «Barato».[8]
La "Mahabarato" estas la plej longa epopeo verkita en Sanskrito. Ĝia plej longa versio konsistas el 100 000 ŝlokoj aŭ 200 000 unuopaj verslinioj, kaj longaj prozaĵoj. Tio estas, la verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prozmetro). Ĉirkaŭ 1,8 milionoj da vortoj entute, kio igas ĝin dek fojojn pli longa ol la Iliado kaj Odiseado kune, aŭ proksimume kvarfoje pli longa ol Ramajano.[9][10] W. J. Johnson komparis la gravecon de "Mahabarato" por la monda civilizo samkiel la Biblio, la verkoj de Ŝekspiro, de Homero, greka dramo, aŭ la Korano.[11]
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/>
ne estis trovita; $2