Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La Mahajanaj sutroj estas larĝa ĝenro de Budhismaj sutroj kiuj estas akceptataj kiel kanonaj kaj kiel buddhavacana ("Budha vorto") en Mahajana Budhismo. Ili estas zorge konservataj en la ĉina kaj en la tibeta Budhisma kanono, kaj en nuntempaj sanskritaj manuskriptoj. Kelkaj centoj de Mahajanaj sutroj survivas en Sanskrito, aŭ en ĉinaj kaj tibetaj tradukoj.[1] Ili estas foje nomita ankaŭ "Vaipulĝaj" (etendaj) sutroj ĉe fruaj fontoj.[2] La Budhisma fakulo Asango klasigas la Mahajanajn sutrojn kiel parto de Bodhisattvapiṭaka, nome kolekto de tekstoj celitaj por bodisatvoj.[3]
Modernaj Budhismaj studfakuloj ĝenerale asertas, ke tiuj sutroj ekaperis inter la 1a jarcento a.n.e. kaj la 1a jarcento n.e.[4][5] Ili plue estis komponitaj, kompilitaj kaj eldonitaj ĝis la dekadenco de Budhismo en Hindio. Kelkaj el ili eble estis komponitaj ekster Hindio, ekzemple en Centra Azio kaj en Orienta Azio.[6]
Mahajanaj Budhistoj tipe konsideras kelkajn Mahajanajn sutrojn kiel instruitaj de Budho Gotamo, fiditaj al memoro kaj deklamita de liaj disĉiploj, partikulare Anando.[7] Tamen, aliaj Mahajanaj sutroj estas prezentataj kiel instruitaj de aliaj gravuloj, kiel bodisatvoj kiel Manĝuŝrio kaj Avalokiteŝvaro. Estas variaj tialoj kiujn la hindiaj Mahajanaj Budhistoj uzis por klarigi la fakton ke ili aperis nur malfrue. Unu el tiaj tialoj estis ke ili estis forkaŝitaj en la lando de nagoj (serpentaj diaĵoj, drakoj) ĝis la propra tempo en kiu la dissemado okazis.
La Mahajanaj sutroj ne estis akceptitaj de ĉiuj Budhistoj de Barato, kaj la variaj Skoloj de Budhismo de Barato malkonsentas pri ilia statuso kiel "parolo de Budho".[8] Ili estas ĝenerale neakceptataj kiel Budha parolo fare de la moderna skolo Teravado.[9]