Airbus A400Mkraŝis tuj post ekflugo apud flughaveno de Sevilo. Ses homoj troviĝis en la armea aviadilo. Kvar el ili mortis, kaj du estis severe vunditaj.
Nordorienta regiona trajno 188 de Amtrak kun 238 pasaĝeroj kaj 5-persona skipo dereliĝis apud Filadelfio. Rezultis 200 vunditoj el kiuj 11 severaj kaj 8 mortintoj.
Nova tertremo en Nepalo okazigas pli ol 60 mortojn kaj milon da vunditoj.
En Hispanio la dekstra partio PP ricevas pli da voĉdonoj en municipaj kaj regionaj balotoj, sed la maldekstro kaj "novaj partioj" kiaj Podemos atingas urbestrecojn de plej grandaj urboj.