En aprilo estas registrita rekorda varmondo senprecendenta en daŭro kaj altaj temperaturoj, spite al La Niña.
Ĵurnalistino de la araba televidkanalo Al-Ĝazira, Ŝirin Abu Akleh, estis pafmortigita de israelaj trupoj en Cisjordanio dum raportado de israel-armea atako kontraŭ la Ĝenina rifuĝejo. Poste israelaj trupoj atakos la portantojn de la ĉerko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La Aŭstralia Laborista Partio, gvidata de Anthony Albanese, gajnas la plej multajn sidlokojn en la aŭstralia federacia elekto. Post dek jaroj en la opozicio la laborista partio establos la nacian registaron.
EU aprobis embargon pri liverado de rusia nafto laŭ maro; Germanio kaj Pollando, ricevantaj ĝin laŭ naftoduktoj, propravole decidis nuligi la aĉetadon, do la sola aĉetonto restas Hungario, konsumanta 10% de la antaŭa EU-aĉetado