Makondoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La makondoj estas bantua etno en la sudoriento de Tanzanio. Kroma konsiderinda parto de la makondoj setlas de longa tempo transe de la limrivero Ruvumo en Mozambiko.
La belsoneco de tiu nomo inspiris al Gabriel García Márquez, por nomigi same (Macondo [maKONdo]) la vilaĝon de lia plej konata romano, Cien años de soledad, en Esperanto Cent jaroj da soleco; tiu nomo ne estas nur simpla nomo de vilaĝo sed tuta mikrokosmo kaj mondkoncepto kaj pro tio gravas en la teorio de la literaturo.