Makromolekulo

Tridimensia bildo de molekulo (proteino).

Makromolekulo estas molekulo relative tre granda kaj kun molekula maso tre alta. La makromolekuloj estas komunaj en la sistemoj vivaj sed ampleksas ankaŭ la sintezajn kaj artofaritajn polimerojn.

La polimeraj molekuloj estas tipe formitaj per unuigo de molekuloj malpli grandaj, egalaj aŭ similaj inter si, ripetitaj plurfoje (kutime ekde 100 ĝis pli ol 1000) kaj povas esti linearaj, branĉhavajretikulaj. Inter la makromolekuloj envicigas ankaŭ la makrocikloj. [1]

Laŭ IUTAK, ia termino “molekulo” utiligeblas nur por indiki molekulojn je grandaj dimensioj, dum la termino “polimero” identigas substancon kombinitan per multaj makromolekuloj.

  1. angle Macrocycle IUPAC Gold Book Arkivigite je 2010-01-24 per la retarkivo Wayback Machine

Developed by StudentB