Malagasa lingvo | |
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
East Barito | |
Parolantoj | 18 000 000 |
Skribo | latina alfabeto, Sorabe alphabet |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | mg |
ISO 639-3 | mlg |
Glottolog | mala1537 |
Angla nomo | Malagasy |
Franca nomo | malgache |
La malagasa lingvo estas parolata en Madagaskaro, kie ĝi estas ankaŭ la ŝtata lingvo uzata apud la franca. Diference de la aliaj eksaj francaj kolonioj en Afriko, la malagasa havas realan uzon en sia lando.
Ekde la 18-a jarcento la fakto estas konata, ke la malagasa lingvo surprize similas al la lingvoj de la aŭstronezia lingvaro, disvastiĝintaj en la modernaj Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio. Speciale proksimas al la malagasa lingvoj de la insulo Borneo. Tial nuntempe oni grupigas la lingvon kiel membro de tiu lingvaro kaj ties subgrupo de malajopolineziaj lingvoj. La malagasan influis ankaŭ la lingvoj araba, svahila, angla kaj franca.
Ekde la jaro 1823 la lingvo havas skribsistemon bazitan sur la latina alfabeto. Ĝis tiu tempo por nemultaj magiaj kaj astrologiaj skribaĵoj estis uzata la araba skribo. La moderna ortografio sin bazas ĉefe sur la fonologiaj principoj kun negravaj esceptoj (litero i fine de vortoj estas skribata ĉiam kiel y kaj la litero o estas legata kiel [u]).
En la alfabeto estas 21 literoj: a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, t, v, y, z. Ekzistas ankaŭ neoficiala uzado de diakritiko.
La akcento de la vortoj kutime estas sur la antaŭlasta silabo (kiel en Esperanto). Sed se la vortfinaĵo estas "ka", "tra" aŭ "na", la akcento estas sur la antaŭantaŭlasta silabo. Senakcentataj vokaloj ofte estas malelbuŝataj. Ekzemple fanorona estas do prononcata "fanurn".