Malario

Malario
endemic disease • malsano

Eritrocitoj infektitaj de P.vivax

Eritrocitoj infektitaj de P.vivax
KIM-10 B50-B54
Statistikaj indikoj – ambaŭ seksoj[1]
Maksimumo de apero sub 5 jaroj
Klinika bildo
Kaŭzoj
riskaj faktoroj
plasmodio
vdr

Malariomarĉofebro (aŭ ankoraŭ alinomita paludismo) estas moskito-transdonita infekta malsano de homoj kaj aliaj bestoj, kaŭzataj de parazitaj protozooj (grupo de unu-ĉelaj mikroorganismoj), kiuj apartenas al la genro plasmodio.[2] Malario kaŭzas simptomojn kiuj tipe inkluzivas febron, lacecon, vomadon, kaj kapdoloron. En severaj kazoj, ĝi povas kaŭzi ikteron, konvulsion, aŭ morton.[3] Simptomoj plej ofte komencas inter dek kaj dek kvin tagoj post pikiĝo. Sen ĝusta kuracado, homoj povas remalsaniĝi post pluraj monatoj.[2] Ĉe tiuj, kiuj lastatempe travivis infektiĝon, reinfektiĝo plej ofte kaŭzas malpli fortajn simptomojn. Ĉi tiu parta rezistemeco malaperas dum monatoj aŭ jaroj se la homo ne daŭre kontaktas malarion.[3]

Malario estas kaŭzata de kvin specioj de plasmodioj[4]:

La malsanon plej ofte transdonas infektita ina Anofelesa moskito (kulo). La moskito-piko metas la parazitojn de la salivo de la moskito en la sangon de homo.[2] La parazitoj vojaĝas al la hepato, kie ili maturiĝas kaj reproduktiĝas. Kvin specioj de Plasmodium povas infekti homojn, kaj per homoj povas disvastiĝi.[3] La plimulto da mortoj kaŭziĝas de P. falciparum, ĉar P. vivax, P. ovale, kaj P. malariae ĝenerale kaŭzas pli mildan formon de malario.[2][3] La specio P. knowlesi malofte kaŭzas malsanon ĉe homoj.[2] Malario tipe diagnoziĝas per mikroskopa ekzameno de sango per sango-tavoloj, aŭ per rapidaj diagnozaj ekzamenoj surbaze de antigenoj.[3] Rimedoj, kiuj utilas la polimerazan ĉen-reakcion por detekti la DNA-on de la parazito, disvolviĝis, sed ne vaste utiliĝas en lokoj kie malario estas ofta, pro sia kosto kaj malsimpleco.

La risko de malsaniĝo povas esti malpliigita per la malhelpo de moskito-pikiĝo per utilo de kulvualoj (kontraŭ-moskitaj vualoj) kaj insekt-forpelaj substancoj, aŭ per moskito-regaj rimedoj, kiel la ŝprucado de insekticidoj, kaj la forfluigo de senmova akvo.[3] Pluraj medikamentoj estas disponeblaj por malhelpi malarion ĉe vojaĝantoj al regionoj, kie la malsano oftas. Porokazaj dozoj de la medikamento sulfadoksino/pirimetamino rekomendiĝas ĉe novnaskitoj, kaj post la unua trimestro de gravediĝo en lokoj, kun altaj niveloj de malario. Malgraŭ la bezono, neniu efika vakcino ekzistas, kvankam klopodoj krei vakcinon daŭras.[2] La rekomendata kuracado por malario estas kombinaĵo de kontraŭmalariaj medikamentoj, kiuj enhavas artemisininon.[2][3] La dua medikamento povas esti aŭ meflokino, aŭ lumefantrino, aŭ sulfadoksino/pirimetamino.[5] Kinino, kune kun doksiciklino, povas uziĝi se artemisinino ne haveblas.[5] Oni rekomendas, ke en regionoj, kie la malsano oftas, oni certiĝu, ke temas pri malario, antaŭ ol komenci kuracadon, por eviti la pliigon de kontraŭ-droga rezistemeco. Rezistemeco inter la parazitoj evoluiĝis kontraŭ pluraj kontraŭmalariaj medikamentoj; ekzemple, klorokino-rezistema P. falciparum disvastiĝis al la plimulto de malario-havaj regionoj, kaj rezistemeco kontraŭ artemisinino fariĝis problemo en kelkaj partoj de Suda Azio.[2]

La malsano disvastiĝis en la tropkiaj kaj subtropikaj regionoj, kiuj ekzistas en vasta strio ĉirkaŭ la ekvatoro.[3] Ĉi tiu enhavas grandajn partojn da Subsahara Afriko, Azio, kaj Latin-Ameriko. En 2015, estis 214 milionoj da kazoj de malario en la tuta mondo.[6] Oni taksas, ke ĉi tiu rezultis en 438 000 mortoj, 90% el kiuj okazis en Afriko.[6] Malsano-niveloj malpliiĝis de 2000 ĝis 2015 per 37%,[6] sed pliiĝis de 2014, dum kiu estis 198 milionoj da kazoj.[7] Malario ofte ligiĝas kun malriĉeco, kaj havas imponan malhelpan efikon ĉe ekonomia disvolviĝo.[8][9] En Afriko, oni taksas, ke ĝi kaŭzis perdojn de 12 bilionoj da usonaj dolaroj jare pro pliigitaj publik-sanaj elspezoj, perdita labor-kapablo, kaj malhelpaj efikoj ĉe turismo.[10]

  1. Greenwood, Brian M.; Kalifa Bojang; Christopher J. M. Whitty; Geoffrey A. T. Targett (2005). “Malaria”, The Lancet 365 (9469), p. 1487–1498. doi:10.1016/s0140-6736(05)66420-3. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WHO2014; $2
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Caraballo 2014; $2
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj who2014 32; $2
  5. 5,0 5,1 Organization, World Health. (2010) Guidelines for the treatment of malaria ("gvidlinioj pri la medicina trakto de malario"), 2‑a eldono, Ĝenevo: Monda Organizaĵo pri Sano, p. ix. ISBN 9789241547925.
  6. 6,0 6,1 6,2 Malaria Fact sheet N°94. WHO. Alirita 2a de Februaro 2016.
  7. WHO. (2014) World Malaria Report 2014. Ĝenevo: Monda Organizaĵo pri Sano, p. 32–42. ISBN 978-92-4156483-0.
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj IftSoL; $2
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Worrall 2005; $2
  10. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Greenwood 2005; $2

Developed by StudentB