Malfinia dekliva pluredro

En geometrio, malfinia dekliva pluredro estas etendita nocio de pluredroj, kreita el plurlateraj edroj kun neebenaj verticaj figuroj.

Ĉi tie estas konsiderataj malfiniaj deklivaj pluredroj kun regulaj plurlateraj kiel edroj.

Multaj el ili estas rekte rilatantaj al konveksaj uniformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco, estante la plurlateraj surfacoj de la kahelaro kun parto de la ĉeloj forprenitaj. Ĉi tiaj solidoj estas nomataj kiel partaj kahelaroj.

Ĉi tiuj pluredroj estas similaj al kahelaroj de hiperbola spaco, ĉar havas negativajn angulajn difektojn. Ili estas ekzemploj de la pli ĝenerala klaso de malfiniaj pluredroj, aŭ malfinioedroj


Developed by StudentB