Malgrandazia pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malgrandazia-pinaj foliaro kaj strobiloj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus brutia Tenore | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo (ruĝe)
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La malgrandazia pino (Pinus brutia), estas pinospecio, indiĝena en la orienta Mediteranea regiono. La plejparto de ĝia arealo situas en Turkujo, sed ĝi ankaŭ etendiĝas al la Orientaj Egea-Maraj Insuloj de Grekujo, Krimeo, Irano, Kartvelujo, Azerbajĝano, norda Irako, okcidenta Sirio, Libano, kaj Kipro [1]. Ĝi ĝenerale troviĝas ĉe malaltaj altitudoj, plejparte de marnivelo ĝis 600 m, ĝis 1 200 m en la sudo de ĝia arealo. Tiu pino unue estis priskribita en Kalabrio, antikve nomita Brutium, tial la scienca nomo. Tamen en tiu ĉi regiono, la specio ne estas indiĝena sed enmetita.