malnovfrisa lingvo | |
lingvo • historia lingvo | |
---|---|
frisa lingvaro | |
Parolata en | nordokcidenta Germanio kaj nordorienta Nederlando inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj |
Denaskaj parolantoj | formortinta |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | ofs |
Glottolog | oldf1241 |
Angla nomo | Old Frisian |
Franca nomo | vieux frison |
La malnovfrisa lingvo estas la antaŭŝtupo de la moderna frisa lingvaro. La lingvo estas dokumentita aparte pere de juraj libroj kaj atestaĵoj el la 13-a kaj 16-a jarcento kaj uziĝis en la regiono inter la rivero Weser oriente kaj la golfo IJsselmeer (Zuiderzee) okcidente.
La malnovfrisa lingvo havas relative arkaikan formon kaj tial konsideriĝas sur la sama evolua ŝtupo kiel la malnovangla, malnovsaksa kaj malnovaltgermana lingvoj, kvankam ĝi skribe uziĝis en epoko, en kiu tiuj aliaj tri lingvoj jam estis historiaj kaj uziĝis la mezangla, mezmalaltgermana kaj mezaltgermana lingvoj.