La Malvarma Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
malvarma milito • senfina milito • peranta milito • historia epoko | |||||||
| |||||||
La malvarma milito, aŭ frida milito, estas nocio por la potencokontraŭstaro inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la Dua Mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj militista vidpunktoj. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn.
La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orientan kaj Sudan Eŭropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Malvarma milito komenciĝis post la morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfidoj kaj nigra-blanka propagando.