Mangaloro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Metropolo kaj havenurbo | |||||
urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 575001 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 623 841 () [+] | ||||
Loĝdenso | 3 390 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 12° 52′ N, 74° 51′ O (mapo)12.87166666666774.8425Koordinatoj: 12° 52′ N, 74° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 184 km² (18 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mangalore [+] | |||||
Mangaloro (en tulua: Kudla, ಕುಡ್ಲ; kanara: ಮಂಗಳೂರು, Mangalūru; konkana: Kodial, ಕೊಡಿಯಾಲ್; ĉe Bearoj: Maikala, ಮೈಕಾಲ) estas la ĉefa havenurbo de la barata subŝtato de Karnatako. Bordita de la Araba Maro kaj la montoteritorioj de la Okcidentaj Ghatoj, Mangaloro estas la administra sidejo de la distrikto de Dakŝina Kanara en sudokcidenta Karnatako.
En la urbo vivas 623 841 loĝantoj sur areo de 184 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 390 loĝantoj/km².
Mangaloro ricevas sian nomon el loka hindua diaĵo Mangaladevi.
Mangaloro estas demografie diversa kaj en ĝi oni uzas komune diversajn lingvojn, nome tulua, konkana, kanara, kaj la dialekto de la Bearoj; ĝi estas la plej granda urbo de la regiono de Tulu Nadu. La pejzaĝo de la urbo karakteras pro montetaj deklivoj, kokonuspalmoj, riveretoj kaj konstruaĵoj de tre ruĝaj tegmentoj.[1] Laŭ ŝtata disvolviga projekto, Mangaloro estis lokita kiel la 8a plej pura urbo en la lando. En Karnatako estus la 2a post Misoro.[2]