MÁO Zédōng (ĉine 毛澤東 [maŭ cetung]) aŭ MAO Ce-tung (naskiĝis la 26-an de decembro 1893, mortis la 9-an de septembro 1976) aŭ esperante MAŬ' Zedongo, estis ĉina komunista revoluciulo kaj la prezidento (proparolanto) de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto kaj tiele la fakta suprema reganto de Ĉinio. Sub lia estreco, ĝi fariĝis la reganta partio de Ĉinio pro ĝia venko dum la Ĉina Enlanda Milito kaj la establado de la Ĉina Popola Respubliko, kies fondinto li estis, en 1949.
Mao prilaboris specon de ĉinigita marksismo-leninismo, konata simple kiel maoismo, sed ankaŭ kiel marksismo-leninismo-maoismo aŭ pensaro Mao Zedong, kaj dum sia regado, li kolektivigis la agrikulturon sub la kampanjo nomita Saltego Antaŭen. Li forĝis, kaj pli malfrue rompis, aliancon kun Sovetunio kaj lanĉis la Kulturan Revolucion. Mao estas vaste rekonita por krei plejparte unuiĝitan Ĉinion, kiu estis unuafoje libera de fremda dominado post la Opia milito, dum oni samtempe kritikis lin pro la malsatego de 1958–1961 kaj la violento de la Kultura Revolucio. Oni kutime nomis lin Prezidanto Mao (毛主席, Mao Zhu-xi). Ĉe la apogeo de lia personeca kulto, Mao estis kutime konata kiel la "Kvar Grandaj": "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo (伟大导师,伟大领袖,伟大统帅,伟大舵手)".
Li naskiĝis kiel la filo de riĉa farmisto en Ŝaoŝan, Hunano, Mao adoptis jam frue tendencon de ĉina naciismo kaj kontraŭ-imperiismo, ĉefe influta de la okazaĵoj de la Ĉina Revolucio de 1911 kaj de la Movado de Kvara de Majo de 1919. Mao konvertiĝis al Marksismo-Leninismo dum laborado ĉe la Pekina Universitato kaj iĝis fonda membro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), konduke al Insurekcio de la Aŭtuna Rikolto en 1927. Dum la Ĉina Enlanda Milito inter la Kuomintango (KMT) kaj la KPĈ, Mao helpis fondi la Ruĝan Armeon, konduke al Soveto Jiangksi de radikala terpolitko kaj laste li iĝis estro de la KPĈ dum la Longa Marŝado. Kvankam la KPĈ provizore alianciĝis kun la KMT laŭ la Unuiĝinta Fronto dum la Dua Ĉin-Japana Milito (1937–45), post la venko super Japanio en la Dua Mondmilito la Ĉina Enlanda Milito pluis kaj en 1949 la trupoj de Mao venkis super la Naciistoj kiuj retiriĝis al Tajvano.
La 1-a de oktobro de 1949 Mao proklamis la fondon de la Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ), unupartia ŝtato kontrolita de la KPĈ. En la venontaj jaroj Mao solidigis sian kontrolon pere de agrara reformo kaj danke al psikologia venko en la Korea Milito, kaj pere de kampanjoj kontraŭ la terposedantoj, kiujn li konsideris "kontraŭ-revoluciuloj", kaj aliaj supozitaj malamikoj de la ŝtato. En 1957 li lanĉis kampanjon konatan kiel Granda Salto Antaŭen kiu celis rapide transformi la ekonomion de Ĉinio el tiu propra de agrikulturo al alia novapropra de industrio. Tiu kampanjo, komplikita pro naturaj katastrofoj kiuj okazis tiame, kondukis al la plej mortiga malsatego en la historio. En 1966, li iniciatis la ekon de la Granda Proletara Kultura Revolucio, nome programo por forigi la menciitajn "kontraŭ-revoluciulajn" elementojn el la ĉina socio kio daŭris 10 jarojn kaj kiu estis markita de violenta klasbatalo, disvastiga detruo de kulturaj artefaktoj kaj senantaŭaĵa altigo de Mao al personeca kulto kaj kiu estas oficiale konsiderita kiel "drasta problemo" por la PRĈ.[1]
En 1972, Mao Zedong ricevis la viziton en Ĉinio de la usona prezidento Richard Nixon en Pekino, markante la ekon de la politiko de la malferma pordo, kiu pluis dum la posta regado de Deng Xiaoping en Ĉinio.
Polemika figuro, Mao estas konsiderata unu el plej gravaj individuoj en la historio de la moderna mondo.[2] Mao estas oficiale en alta konsidero en la Popola Respubliko Ĉinio. Sekvantoj rigardas lin kiel granda estro kiu plenumis atingojn kiaj modernigo de Ĉinio kaj konstruo en ĝi de tutmonda superpotenco, altigante la statuson de virinoj, plibonigante la edukadon kaj la sansistemon, havigante universalan loĝadon, kaj altigante la vivesperon dum la loĝantaro de Ĉinio kreskis el ĉirkaŭ 550 al super 900 milionoj dum la periodo de sia estreco.[3][4] Maoistoj krome emfazas lian rolon kiel teoriulo, ŝtatestro, poeto, kaj viziulo.[5] Male, kritikantoj kaj historiistoj vidis lin kiel diktatoro kiu preteratentis sisteme la malrespekton al la homaj rajtoj, kaj kies regado ŝajne kontribuis al morto de 40–70 milionoj da personoj pro malsatego, deviga nelibera trudlaboro kaj ekzekutoj, vidante lian regadon kiel la plej suprema kazo de democido en la homa historio.[6][7]