Subjekto de Rusia federacio | |
Respubliko Mariio
ruse Республика Марий Эл herbej-marie Марий Эл Республик montar-marie Мары Эл Республик | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Ĉefurbo | Joŝkar-Ola |
Prezidanto | Jurij Zaicev (ekde majo 2022) |
Fondita | 4-a de Novembro 1920 |
Demografio | |
Loĝantaro | 696 459 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 30 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Maria, rusa |
Etnoj | rusoj (45,1 %) marioj (41,8 %) tataroj (5,5 %) ĉuvaŝoj (0,9 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 23 375 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 424000–425999 |
Aŭtokodoj | 12 |
OKATO | 88 |
ISO 3166-2 | RU-ME |
Retpaĝaro | www.gov.mari.ru |
Mariio (Maria Respubliko – Respubliko Marij El, Марий Эл Республик, ruse Республика Марий-Эл), aŭtonoma respubliko en Rusia Federacio troviĝas oriente de la Orient-Eŭropa ebeno, en la Meza Volgio.
Laŭ la stato de 2024 en la respubliko vivis 669 854 loĝantoj sur areo de 23 200 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Joŝkar-Ola
La respubliko konsistas el 14 provincaj distriktoj (rajonoj), 4 urboj, 19 vilaĝoj de urba tipo. La respubliko nomitas laŭ la finna-ugra etno marioj, antaŭe nomitaj ĉeremis-oj; ili konsistigas 43% de la loĝantaro, 47% estas rusoj kaj 6% tataroj.