Maroko (arabe المملكة المغربية, Al-Mamlaka al-Maghribija, berbere ⴰⵎⵔⵓⴽ, amrok, france Royaume du Maroc) estas lando en nordokcidenta Afriko, okcidente de Alĝerio. Kvankam lando de suprasahara Afriko, ĝi historie havis rilaton ĉefe kun Hispanio, sed ankaŭ kun Francio poste, ankaŭ kun Portugalio dekomence, kaj lastatempe kun aliaj eŭropaj landoj pro aferoj rilataj ĉefe al elmigrado tiaj kiaj Italio, Belgio aŭ Nederlando. Ekde la nordafrika vidpunkto, ĝi estis ĉiam kultura kaj religia referenco por la tuta Berbero, sed ankaŭ por islama mondoj kiuj vidis okcidenten tiun referencan landon. Same estas unu el la du anguloj de Nordafriko kune kun Egiptio oriente, kun kiu ĝi estas unu el la du plej loĝataj landoj en kaj norde de Saharo.