Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por dio el la romia mitologio rigardu la paĝon Marso (dio). Por kompanio legu la artikolon Mars (kompanio). |
Marso | |
Planedo | |
astronomia simbolo
| |
ena planedo • Ter-ekstera planedo | |
---|---|
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Marso, Areso vd |
Malkovro | |
Dato de malkovro | Pratempo |
Unua superflugo | Mariner 4 (14-an de julio 1965) |
Unua enorbitiĝo | Mariner 9 (14-an de novembro 1971) |
Unua surteriĝo | Surmarsilo de Mars 3 (2-an de decembro 1971) |
Unua veturilo sur la surfaco |
Mars Pathfinder (4-an de julio 1997) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
227 939 100 km (1,52 AU) 206 669 000 km (1,38 AU) 249 209 300 km (1,67 AU) |
Discentreco | 0,093 315 |
Meza anomaliangulo | 19,356° vd |
Klinangulo | 1,850° (rilate al la ekliptiko); 5,65° (rilate al la suna ekvatoro); 1,67° (rilate al la sunsistema ebeno de Laplace) |
Periodo | 686,971 tagoj |
Meza cirkulrapido | 24,077 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
49,562° |
Argum. de periapsido | 286,537° |
Naturaj satelitoj Ringoj |
2 (Dejmo kaj Fobo) Neniu |
Fizikaj ecoj | |
Diametro Ekvatora diametro Polusa diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
6 791,432 km vd (6 792,4 ± 0,2) km (6 752,4 ± 0,2) km 0,00589 ± 0,00015 1,447985 × 108 km2 1,6318 × 1011 km3 |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
6,4185 × 1023 kg 3934 kg/m3 3,69 m/s2 5,027 km/s |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
24,6229 h vd 24,62296 horoj |
Aksa kliniteco | 25,19° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 600-1000 Pa (6-10 mbar) |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
130 K 210 K 308 K |
Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,15 0,25 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
-2,94 vd +1,8 -2,91 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
3,5" 25,1" |
Marso estas la kvara planedo de la Sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia planeda simbolo (♂) montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso.
Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro sia ruĝa aspekto, kaj pro granda kvanto da fera oksido en sia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero.
Marso estas malvarma, dezerta mondo, simila al Tero, kun maldensega atmosfero. Ĝia surfaco estas simila kaj al Luno, pro alfrapaj krateroj, kaj al Tero, pro vulkanoj, valoj, dezertoj kaj polusaj kalotoj. Sur Marso ankaŭ situas Olympus Mons, unu el la plej altaj konataj montoj en la Sunsistemo, kaj la Mariner-valoj, unu el la plej larĝaj kanjonoj.
La marsa tago daŭras 24,6 horojn. La planedo havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Tamen, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas, sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). La temperaturo kaj premo sur Marso estas tro malaltaj por homa vivo sen premovesto; homa sango bolus pro manko de premo.