Martiroj (v. greke: martys = atestanto; martyrion = atestaĵo) estas anoj de ia religio aŭ konfesio, kiuj suferas mistraktojn, morton pro sia kredo aŭ lingvo. En pli vasta senco, ankaŭ konvinkitaj membroj de politikaj movadoj, kiuj mortis pro tiu konvinko, nomeblas martiroj, ekzemple lingvaj martiroj. Martiro estas homo, kiu elektas suferi aŭ morti prefere ol rezigni sian kredon aŭ principojn kaj kiu atestas pri aŭ memorigas aliaj pri maljustajn agojn kiun li spertas, ĉar laŭ li homoj estas moralaj estaĵoj kiuj laŭnature ne povas toleri maljustecon.
Ekstremaj islamanoj nomas same martiroj tiujn teroristojn, kiuj eksplodigas sin kaj kunmortigas senkulpulojn.
Kristanoj ofte faras distingon inter vera martiro, kiu suferis la morton pro sia fido, kaj konfesinto, kiu "nur" konfesis sian fidon kaj suferis pro tio sed postvivis tion.
En frua epoko de kristanismo, Tertuliano verkis libreton por kuraĝigi la estontajn martirojn, kiuj estis enkarcerigitaj; Cipriano verkis pri la temo, kiel la eklezio traktu tiujn kristanojn, kiuj en tempe de persekutado malkonfesis sian fidon (la tiel nomataj "Falintoj"), sed post ĉeso de l' persekutado volas reveni al la eklezio.
Dum la mezepoko oftis ke oni adoras kiel martiroj reĝojn kiuj estis murditaj aŭ kiuj mortis dumbatale. En Anglio, eĉ dum la 17-a jarcento iuj adoris la senkapigitan Karlon la 1-an kiel martiro, kaj ankoraŭ estas Societo de Reĝo Karlo la Martiro kiu rite memoras lian mort-tagon.