La Nacia Popola Asembleo de Ĉinio decidis ke ĉiuj politikaj kandidatoj de Honkongo estu detale kontrolitaj antaŭ ol ricevi permeson balotiĝi por ke nur «patriotoj» al la Popola Respubliko de Ĉinio povu kandidatiĝi. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La tanzania prezidento John Magufuli mortis dum sia mandatoperiodo; la vicprezidanto Samia Suluhu sukcedis lin, iĝante la unua virino atinginta ĉi tiun postenon en Tanzanio.
La Akademio de Esperanto konstatis, ke ĝi ne pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Ĝi ankaŭ esprimis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.