Maskoto aŭ maskoteto (el la franca: mascotte, kaj okcitana: mascòta, masca = sorĉistino) estas talismano, pupo, aŭ amuleto, ofte samgranda kiel homo, por persongrupo. Hodiaŭ la esprimo signifas ofte instrumento de merkatiko. En tiu senco maskoto estas stiligita, ofte komikseca fantasta estaĵo kun homecaj trajtoj. Ĝi estas rekonsigno por marko en la plej vasta senco, ekzemple por entrepreno, produkto, urbo, regiono, evento aŭ institucio ( ekzemple sporta asocio. Maskotoj estas hodiaŭ en la surmerkatigo de produktoj kaj entreprenoj parto de la entreprena identeco. Maskotoj formas la bazon de la motivadaj kaj varbaj kampanjoj.
Maskoto povas esti ankaŭ dorlotbesto, ekzemple la rosmaro Antje Antje de la Nordgermana radio aŭ Onklo Otto, la maskoto de la Heslanda Radio.