Max Weber

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Max Weber (apartigilo)
Max Weber
Persona informo
Max Weber
Naskonomo Maximilian Carl Emil Weber
Naskiĝo 21-an de aprilo 1864 (1864-04-21)
en Erfurto, Provinco Saksio,  Reĝlando Prusio
Morto 14-an de junio 1920 (1920-06-14) (56-jaraĝa)
en Munkeno,  Vajmara Respubliko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito kaj Hispana gripo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Bergfriedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio agnostikismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanarusaanglaitalalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Vajmara Respubliko
Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Göttingen
Humboldt-Universitato en Berlino
Kaiserin-Augusta-Gymnasium
Munkena universitato
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Universitato de Vieno
Universitato de Strasburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio National-Social Association (en) Traduki
Germana Demokratia Partio
Progresisma Popolpartio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Max Weber
Memorigilo Max Weber
Familio
Patro Max Weber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Helene Sarah Julie Fallenstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alfred Weber (en) Traduki kaj Karl Weber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marianne Weber Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Mina Tobler (en) Traduki
Else von Richthofen Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juristo
advokato
universitata instruisto
muzikologo
politikisto
antropologo
sociologo
filozofo
ekonomikisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Sociologio pri religio, historioscienco, ekonomiko, sociologio, historio, ekonomio kaj organizosociologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en FreiburgMunkenoHeidelbergVieno vd
Doktoreca konsilisto Levin Goldschmidt • August Meitzen • Rudolf von Gneist vd
Verkado
Verkoj Economy and Society ❦
La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo ❦
Scienco kiel profesiinklino ❦
Politiko kiel profesiinklino ❦
Wirtschaftsgeschichte ❦
The Religion of China ❦
The Religion of India ❦
Ancient Judaism vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maximilian Carl Emil WEBER ([maks ˈveːbɐ], konata kiel Max WEBER; Esperantigite Makso VEBERO; naskiiĝis la 21-an de aprilo 1864 en Erfurto, mortis la 14-an de junio 1920) estis germana politik-ekonomikisto kaj sociologo, kiu influis sur la socia teorio kaj estas konsiderata unu el la fondintoj de moderna sociscienco[1] kaj de la publika administrado. Weber estas ofte citata, kun Émile Durkheim kaj Karl Marx, inter la tri fondintoj de sociologio.[2][3][4][5][6]

Li komencis sian karieron en la Humboldt-Universitato de Berlino, kaj poste laboris en Universitato de Freiburg, Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Vieno kaj Universitato de Munkeno. Li multe influis en tiama germana politikmedio, kaj estis unu el la germanaj reprezentantoj en la Traktato de Versajlo kaj ano de la komisiitaro por skizago de la Konstitucio de Weimar.

Weber estis ŝlosila proponanto de metodologia kontraŭpozitivismo, argumentante por la studo de socia agado tra interpretaj (pli ol pure empiriismaj) rimedoj, baze sur kompreno de la celo kaj signifo kiujn individuoj ligigas al siaj agoj. La ĉefa intelekta temo de Weber estis kompreno de la procezoj de raciigo, sekularigo, kaj "seniluziigo" kion li asocias kun la apero de kapitalismo kaj moderneco,[7] kaj kion li vidis kiel la rezulto de nova vojo de pensaro pri la mondo.[8]

Liaj ĉefaj verkoj temas pri raciigo de sociologio pri religio kaj regado, sed li ankaŭ multe verkis pri ekonomiko. Lia plej konata verko estas la eseo La protestanta etiko kaj la animo de kapitalismo, kiu komencis lian laboron en religia sociscienco. En tiu eseo, Weber argumentis, ke religio estis unu el la ne nuraj kialoj de la malsam-manieraj disvolviĝoj de la kulturoj de Okcidento kaj de Oriento, kaj li atentigis pri la grava rolo de specifaj ecoj de asketa protestantismo, kiu kaŭzis la disvolviĝon de kapitalismo, burokratio kaj raci-juraj ŝtatoj en Okcidento. En alia fama verko, Politiko kiel profesiinklino, Weber difinis ŝtaton institucio posedanta ekskluzivan rajton je pravigebla fizika perforto; la difino fariĝis esenca en moderna okcidenta politikscienco.

  1. "Max Weber". Encyclopædia Britannica. 2009. Encyclopædia Britannica Online. 20a de Aprilo 2009. Britannica.com
  2. Kim, Sung Ho (24a de aŭgusto 2007). "Max Weber". Stanford Encyclopaedia of Philosophy. Konsultita la 17a de Februaro 2010.
  3. Max Weber; Hans Heinrich Gerth; Bryan S. Turner (7a de Marto 1991). El Max Weber: essays in sociology. Psychology Press. p. 1. ISBN 978-0-415-06056-1. Konsultita la 22an de Marto 2011.
  4. Radkau, Joachim kaj Patrick Camiller. (2009). Max Weber: A Biography. Trans. Patrick Camiller. Polity Press. (ISBN 9780745641478)
  5. Giddens, Anthony. (1971) Capitalism and Modern Social Theory: an Analysis of the Writings of Marx, Durkheim and Max Weber. Cambridge University Press. ISBN 0521097851.
  6. Alternative, Auguste Comte, Marx kaj Weber: Benton, Ted. (1977) Philosophical Foundations of the Three Sociologies. London: Routledge & Kegan Paul. ISBN 0710085931.
  7. Habermas, Jürgen, The Philosophical Discourse of Modernity (originale publikigita en germana en 1985), Polity Press (1990), ISBN 0-7456-0830-2, p. 2.
  8. Macionis, John J.. (2012) Sociology 14th Edition. Boston: Pearson, p. 88. ISBN 978-0-205-11671-3.

Developed by StudentB