La termino megalopolo (de la greka Μεγάλη (Megáli) -granda- πόλις (pólis) -urbo-) aŭ megaregiono estas tipe difinita kiel ĉeno de proksimume apudaj metropolaj regionoj. La esprimo estis uzita fare de Patrick Geddes en sia libro de 1915 Cities in Evolution,[1] de Oswald Spengler en sia libro de 1918 The Decline of the West (La Malkresko de la Okcidento), kaj de Lewis Mumford en sia libro de 1938 The Culture of Cities (La Kulturo de Urboj), kiu priskribis ĝin kiel la unuan fazon en urba troevoluo kaj socia malkresko. Poste, ĝi estis uzita fare de Jean Gottmann en 1954, por priskribi la ĉenon de metropolitaj areoj laŭ la nordorienta marbordo de Usono etendanta de Bostono, Masaĉuseco, tra Novjorko, Filadelfio, Baltimoro, kaj fine en Vaŝingtono kaj norda Virginio (la Nordorienta megalopolo, Bostona-Vaŝingtona koridoro aŭ tute mallonge "BosVaŝ").