Melduo

Folio de acero kun melduo.

Melduo (aŭ farunroso) estas kolektiva nomo por diversaj plantaj malsanoj, kaŭzataj de fungoj. La atakita plantoparto estas kovrita per blankaj ŝimaj miceloj kaj ŝajnas surŝutita per faruno: tiel estiĝis la alia esprimo por la malsano farunroso. La vorto origine derivas el la germana Mehltau (laŭvorte farunroso) kaj verŝajne tiu esprimo kaj vorto disvastiĝis en multaj eŭropaj lingvoj.

Oni povas dividi veran kaj falsan farunroson. Al la askofungoj (Ascomycota) apartenanta damaĝanto, la vera farunroso (melduo) (Erysiphaceae) atakas ĉefe foliojn. Tiukaze, la foliojn kovras farunsimila kovraĵo, kaj la folioj pli poste bruniĝas kaj sekiĝas. Al la veraj farunrosaj fungoj apartenas ekz. Blumeria graminis (atakas diversajn grenacojn kaj paŝtejherbojn) kaj Erysiphe necator (damaĝanto de la vinberbranĉo). Ili estas tipaj ektoparazitoj, ĉar la micelio kreskas sur la surfaco, sed ĝi enpenetrigas suĉfadenojn, per kiuj ĝi prenas el la surfacaj ĉeloj la necesan nutraĵon. Ĝi disvastiĝas tra la aero per konidioj, kiuj dum horoj eligas ĝermohifon kaj tiuj adheras per adherdisko (appressorium) sur la planto. La senseksa plimultiĝo okazas per barelformaj konidioj (’’oidium’’). Okaze de seksa plimultiĝo, fine de somero aperas etaj, (komence blankaj, sed maturiĝante) malhelaj, globformaj peritecioj, en kiuj sidas la askoj. La nombro de la askoj estas ĉiam malgranda, en kelkaj genroj eĉ unu (Sphaerotheca). La melduo povas kaŭzi grandan damaĝon ĉe la kulturplantoj.

Al la oomikotoj (Oomycota) apartenanta damaĝanto, falsa farunroso penetras kutime pli profunde en la planton kaj produktas ofte blankan kovraĵon sur la suba folioflanko. La herbo- kaj tuberoputriĝo de terpomo, ekita de terpomŝimo (Phytophthora infestans), kaŭzis meze de la 19-a jarcento gravan malsategon en Irlando. Alia grava planta parazito estas la falsa farunroso de vinbera Plasmopara viticola kaj la bluŝimo de tabako (Peronospora tabacina). En la hodiaŭaj (ornam)ĝardenoj, la farunroso troveblas preskaŭ ĉiam kiel blanka kovraĵo sur flokso (Phlox paniculata).

Oni batalas kontraŭ la vera farunroso en la agrikulturo per la t.n. fungicidoj, tradicie, plej ofte bazitaj je sulfuro. Kontraŭ la malvera farunroso, tradicie kupro estas uzata.

La plej gravaj genroj de veraj melduoj estas:

  • Erysiphe
  • Sphaerotheca
  • Microsphaera
  • Phylactinia
  • Podosphaera
  • Uncinula
  • Trichlocadia

Ekzemplaj specioj de veraj melduoj:

  • Blumeria graminis damaĝas graminacojn, herbojn
  • Uncinula necator damaĝas vitujon

Oni nomas ankaŭ falsaj melduoj la speciojn de ordo Peronsporales, apartenanta al oomicetoj, kiuj penetras en la interĉelaran sistemon de la planto kaj produktas blankan kovraĵon sur la suba parto de la folio. Ekzemplaj specioj:

  • Terpoma herboputriĝo Phytophthora infestans
  • Vita peronosporo Plasmopara viticola
  • Blua ŝimo de la tabako Peronospora tabacina

Kiel nutraĵfonto, melduo gravas por kelkaj kokcinelospecioj kiel vivnecesa nutraĵo. Tiel nutras sin ekz. la dekses-punkta kokcinelo, la dudekdupunkta kaj dekses-punkta kokcineloj ĉefe per melduo.

Mikroskopia vido de melduo

Developed by StudentB