La termino menso estas uzata por priskribi la pli altajn funkciojn de la homa cerbo, precipe tiujn, pri kiuj homoj subjektive konscias, kiel personeco, penso, racio, memoro, intelekto kaj emocio. Kvankam aliaj animaloj havas kelkajn el tiuj kapabloj, la termino kutime estas nur uzata rilate al homoj. Ĝi ankaŭ estas uzata rilate al postulataj supernaturaj estaĵoj, al kiuj oni atribuas homecajn ecojn, kiel en la esprimo "la menso de Dio".
Menso estas la aro de kognaj kapabloj kiu ebligas konscion, percepton, penson, juĝon, kaj memoron - karakterizaĵon de homoj, sed kiuj ankaŭ povas validi por aliaj vivoformoj.[3][4]
Longeca tradicio de enketoj en filozofio, religio, psikologio kaj rekonada scienco serĉis evoluigi komprenon de kio menso estas kaj kiuj karakterizaj trajtoj estas. La ĉefa demando koncerne la naturon de menso estas ĝia rilato al la fizika cerbo kaj nerva sistemo - demando kiu ofte estas enkadrigita kiel la psikokorpa problemo, kiu pripensas ĉu menso estas iamaniere aparta de fizika ekzisto (dualismo kaj idealismo[5]), venante de kaj/aŭ reduktebla ĝis fizikaj fenomenoj kiel ekzemple neŭrona agado (fizikismo), aŭ ĉu la menso estas identa kun la cerbo aŭ iu agado de la cerbo.[6] Alia demando koncernas al kiuj specoj de estaĵoj estas kapablaj je havado de mensoj, ekzemple ĉu menso estas ekskluziva al homoj, poseditaj ankaŭ de kelkaj aŭ ĉiuj bestoj, de ĉiuj vivantaj aĵoj, aŭ ĉu menso ankaŭ povas esti posedaĵo de kelkaj specoj de homfaritaj maŝinoj.
Iu ajn ĝia rilato al la fizika korpo, estas ĝenerale interkonsentita ke menso estas kio ebligas al estaĵo havi subjektivan konscion kaj intencecon direkte al ilia medio, por percepti kaj reagi al stimuloj per iu speco de instanco, kaj havi konscion, inkluzive de pensado kaj sentado.[3][7]
Gravaj filozofoj de menso inkludas Platono'n, Descartes, Leibniz, Kant, Martin Heidegger, John Searle, Daniel Dennett kaj multajn aliajn. La priskribo kaj difino ankaŭ estas parto de psikologio kie psikologoj kiel ekzemple Sigmund Freud kaj William James evoluigis influajn teoriojn pri la naturo de la homanimo. En la fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj la kampo de rekonada scienco aperis kaj evoluigis multajn multfacetajn alirojn al la priskribo de menso kaj ĝiaj rilataj fenomenoj. La ebleco de ne-homaj mensoj ankaŭ estas esplorita en la kampo de artefarita intelekto, kiu laboras proksime en rilato kun cibernetiko kaj informa teorio por kompreni laŭ la manierojn en kiuj homaj mensaj fenomenoj povas esti reproduktitaj per nebiologiaj maŝinoj.
La koncepto de menso estas komprenita laŭ multaj malsamaj manieroj per multaj malsamaj kulturaj kaj religiaj tradicioj. Kelkaj vidas menson kiel posedaĵo eksklusiva al homoj dum aliaj atribuas trajtojn de menso al ne-vivantaj unuoj (ekz. panpsikismo kaj animismo), al bestoj kaj al diaĵoj. Kelkaj el la plej fruaj registritaj konjektoj interligis menson (foje priskribite kiel identaj kun animo aŭ spirito) al teorioj koncerne al kaj postmorto, kaj al kosmologia kaj natura ordo, ekzemple en la doktrinoj de Zaratuŝtro, la Budho, Platono, Aristotelo, kaj aliaj malnovgrekaj, hindaj kaj, poste, islamaj kaj mezepokaj eŭropaj filozofoj.