Metiejo estas laborejo ekapita de diversaj iloj aŭ maŝinoj de la koncerna metio. Ĝi estas la ejo, kie metio estas plenumita, se tiu metio ne estas plenumita subĉiele.
En metiejo estas faritaj metiaĵoj kaj artmetiaĵoj, (vidu ankaŭ manufakturo). Relative oftas metiaj entreprenoj kiel metiejo de lignaĵisto, seruristo, artforĝisto, tajloro, ladisto, kaj aŭtoriparisto. La metiejo de artisto nomiĝas ateliero.