Mezepokismo, esploroj pri Mezepoko, mezepokaj studoj aŭ studoj pri mezepoko estas la studado de eŭropa mezepoko.
Mezepokismo oni nomas ankaŭ simplan preferon por tiu speciala fako de historio kaj art-rilatan aŭ romantikan intereson pri tiu historia periodo. Ĝi ŝajne ne fariĝis aŭtenta movado antaŭ la frua 20-a jarcento en Britio, kvankam unu el la fontoj de romantikismo ja ankaŭ estis granda intereso pri tiu periodo.
Hodiaŭ, la vorto "mezepokismo" cetere rilatas al ĉia faka studado de mezepoko.