Mezlernejo aŭ mezgrada lernejo estas daŭrigo de elementa lernejo.
En kelkaj landoj oni tiel nomas lernejojn por lernantoj 11- ĝis 15-jaraj, de la kvina ĝis naŭa lerneja jaro, en aliaj landoj oni konsideras tiun aĝo-kategorion "la supera grado de la elementa lernejo" kaj mezlernejoj tie estas destinitaj por adoleskantoj 15- ĝis 18-jaraj. Ekzistas lernejoj, kiuj kovras ambaŭ aĝo-kategoriojn (11- ĝis 18-jaraj lernantoj), ekzemple gimnazioj.
La mezlernejoj estas konsiderataj kiel preparo por profesio (baza mezlernejo, reallernejo, metilernejo aŭ teknikumo) aŭ kiel preparo por studado en universitato (gimnazio, liceo, artista lernejo, konservatorio).
Lernejoj, kiuj ne diferencigas laŭ dezirata posta profesio aŭ studado, do ne grupigas la lernantojn laŭ kapabloj en diversaj tipoj de lernejo, sed kune instruas ĉiujn lernantojn post la elementa lernejo, oni nomas universala aŭ kompleta mezlernejo (ekzemplo estas la Gesamtschulen en Germanio): tia kuna instruado de ĉiuj samaĝaj lernantoj helpas al la malpli kleraj lernantoj kaj bremsas la plej klerajn - tial ĝi estas pedagogie tre disputata.
En multaj landoj ekzistas privataj lernejoj, kiuj iugrade troviĝas ekster la skizita ŝtata lerneja sistemo - en anglalingvaj landoj ili nomiĝas public school. Iuj privataj aŭ ŝtataj lernejoj havas la koncepton, ke (ĉiuj aŭ parto de) la lernantoj loĝu en ili kaj nomiĝas internulejoj.
Ekzistas lernejoj, kiuj instruas laŭ specifaj pedagogiaj principoj: inter ili aparte konatas la lernejoj laŭ Valdorfa pedagogio, kiuj plej ofte havas 12 aŭ 13 klasojn kaj do korespondas al kaj elementa kaj mezgrada lernejo.