Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar la teksto bezonas ĝeneralan lingvan revizion, ekzemple duonfrazoj kiel "irigaciaj kanaloj kaj Navigli (navigeblaj) estis konstruitaj en respublika epoko por senmarĉigo kaj sanigo de la teritorio" estas dubindaj. Navigli estas itala substantivo naviglio en pluralo, "navigeblaj" evidente tute ne estas substantivo. Eble la farinto celis esprimi "irigaciaj kanaletoj kaj navigeblaj kanaloj" kaj volis eviti ripeton de la vorto kanalo, sed tiu ideo ne tuj kompreneblas - jen nur unu ekzemplo el multaj iom miskomprenigaj. Kaj fakte ĉe ĉiu ruĝa ligilo metita en julio 2011 necesus revizio ĉu ĝi ankoraŭ pravigeblas pli ol 13 jarojn post la metado, aŭ ĉu eblus ĉirkaŭvoji ruĝan ligilon kiu ankoraŭ estos ruĝa post pliaj 13 jaroj.
Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo en Lombardio. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon Milano (apartigilo).
Ĝi estas la dua komunumo plej loĝata, post Romo kaj ĝi estas la centro de la plej vasta urba areo de Italio kaj ankaŭ unu el la plej loĝataj urboj de Eŭropo[1].
Fondita de Insubroj dum la komenco de la 6-a jarcento a.K.[2], ĝi estis konkerita de romianoj dum 223 a.K. kaj ĝi estis nomata latinlingveMediolanum; iom post iom sia graveco kreskis ĝis kiam ĝi iĝis unu el la imperiaj sidejo de la Okcident-Romia Imperio. Dum la historio ĝi iĝis ĉefurbo, kaj ankaŭ ĉefa politika kaj kultura centro, de la Duklando de Milano dum la Renesanco kaj ĉefurbo de la Itala reĝlando dum la napoleona periodo. Kulture, Milano estas ekde la 19-a jarcento la plej granda itala centro por la eldonindustrio, kaj por la libroj kaj la tekstoj kaj por la informado, kaj ĝi estas ĉe la supro de la ĉeno de la muziko, danke al Scala kaj danke al la longa opera tradicio.