Mineralo

Kristaloj de serandito, natrolito, analcimo, kaj aegirino: Mont Saint-Hilaire, La Vallée-du-Richelieu RCM, Montérégie, Kebekio, Kanado.
Ametisto.

Mineralo estas solida materialo kun difinita kemia konsisto kaj karakteriza fizika kristala strukturo. Mineralo estas ia ajn substanco, precipe malmolaĵo, kiu formiĝis nature en la terglobo, kiel ŝtono, karbo, salo, kaj divers-speca metal-havaĵo precipe tia aĵo, kia estas havebla el tero por uzado fare de homo(j).

Mineralo estas nature okazanta kemia kunmetaĵo,[1] kutime de kristala formo kaj abiogeneza en origino, tio estas sen produktado fare de vivaj estaĵoj. Mineralo havas unu specifan kemian kunmetaĵon, dum roko povas esti agregaĵo el malsamaj mineraloj aŭ mineraloidoj. La studo el mineraloj estas nomita mineralogio.

Ekzistas ĉirkaŭ 5,300 konataj mineralaj specioj;[2] ĉirkaŭ 5,070 el tiuj estis aprobitaj fare de la Internacia Mineralogia Asocio (IMA).[3] La silikatmineraloj kunmetas pli ol 90% de la krusto de la Tero. La diverseco kaj abundo de mineralaj specioj estas determinataj per la kemio de la Tero. Silicio kaj oksigeno konsistigas ĉirkaŭ 75% de la krusto de la Tero, kiu tradukiĝas rekte en la superregon de silikatmineraloj.

Mineraloj estas distingitaj per diversaj kemiaj kaj fizikaj trajtoj. Diferencoj en kemia kunmetaĵo kaj kristala strukturo distingas la diversajn specojn, kiuj estis determinitaj per la geologia medio de la mineralo kiam formite. Ŝanĝoj en la temperaturo, premo, aŭ kerna konsisto de rokoj okazigas ŝanĝojn en ĝiaj mineraloj. Ene de minerala speco povas esti variaĵo en fizikaj proprecoj aŭ minoraj kvanton de malpuraĵoj kiuj estas agnoskataj de mineralogoj aŭ pli ampleksa societo kiel minerala variaĵo,[4] por ekzemplo ametisto, nome purpura variaĵo de la minerala speco kvarco.

Mineraloj povas esti priskribitaj pere de diversaj fizikaj trajtoj, kiuj estas rilatitaj al sia kemia strukturo kaj kunmetaĵo. Oftajn distingigajn karakterizaĵojn inkluzivas kristal-strukturon kaj -habiton, malmolecon, brilon, diafaneecon, koloron, strikoloron, persistemon, kliveblecon, rompomanieron, disigeblon kaj specifan pezon. Pli specifaj testoj por priskribado de mineraloj inkludas magnetismon, guston aŭ odoron, radioaktivecon kaj reagon al acido.

Mineraloj estas klasifikitaj fare de esenckemiaj substancoj; la du dominaj sistemoj estas la Dana klasifiko kaj la Strunz-klasifiko. La silikatklaso de mineraloj estas subdividita en ses subklasojn per la grado de polimerigeco en la kemia strukturo. Ĉiuj silikatmineraloj havas bazunuon da [ SiO4] 4− -silicoksida tetraedro - t.e., silicio-katjonon kunordigitan per kvar oksigen-anjonoj, kio donas la formon de kvaredro. Tiuj kvaredroj povas esti polimerigitaj por doni la subklasojn: ortosilikatoj (neniu polimerigo, tiel ununura kvaredro), disilikatoj (du kvaredroj ligitaj kune), ciklosilikatoj (ringoj de kvaredroj), inosilikatoj (ĉenoj de kvaredroj), filsilikatoj (histoj de kvaredroj), kaj tektosilikatoj (tridimensia reto de kvaredroj). Aliaj gravaj mineralaj grupoj inkludas la indiĝenajn elementojn, sulfidojn, oksidojn, halogenidojn, karbonatojn, sulfatojn, kaj fosfatojn.

  1. Wenk, Hans-Rudolf; Bulakh, Andrei (2004). Minerals: Their Constitution and Origin. Cambridge University Press. p. 10. Arkivita el la originalo en 2018-01-16. [1] Alirita la 22an de Marto 2018.
  2. La koncepto de minerala specio estas derivata el la klasigo de la natura mondo de la fino de la 18a jarcento kaj komenco de la 19a jarcento en tri regnoj (animaloj, plantoj kaj rokoj). Tiutempe, oni kredis ke la minerala klasigo uzu la specikoncepton kiu jam estis uzita por la biologiaj regnoj. von Engelhardt, W.; Zimmermann, J. (1988). Theory of Earth Science. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 101–104. ISBN 0-521-25989-4.
  3. Pasero, Marco; et al. (Novembro 2017). "The New IMA List of Minerals – A Work in Progress". The New IMA List of Minerals. IMA – CNMNC (Commission on New Minerals Nomenclature and Classification). [2] Arkivigite je 2017-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de Marto 2018.
  4. "Definition of mineral variety". mindat.org. [3] Alirita la 22an de Marto 2018.

Developed by StudentB