Ministraro unua de Angela Merkel | ||
---|---|---|
federacia kabineto de Germanio | ||
Jurisdikcio | Germanio | |
Lando | Germanio | |
Partioj | Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), Kristansociala Unio en Bavario (CSU) kaj Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) | |
Partoprenanta | Angela Merkel • Franz Müntefering • Frank-Walter Steinmeier • Wolfgang Schäuble • Brigitte Zypries • Peer Steinbrück • Michael Glos • Karl-Theodor zu Guttenberg • Olaf Scholz • Horst Seehofer • Ilse Aigner • Franz Josef Jung • Ursula von der Leyen • Wolfgang Tiefensee • Ulla Schmidt • Sigmar Gabriel • Annette Schavan • Heidemarie Wieczorek-Zeul • Thomas de Maizière vd | |
Ministraro unua de Angela Merkel | ||
Dum | 22-a de novembro 2005 - 28-a de oktobro 2009 | |
Antaŭulo | Ministraro dua de Gerhard Schröder | |
Sekvanto | Ministraro dua de Angela Merkel | |
La ministraro de Angela Merkel estis la federacia ministraro de Germanio, kiu oficis de la 22-a de novembro 2005 dum la 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estis subtenata de "granda koalicio" de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), la Kristansociala Unio en Bavario (CSU) kaj la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Ĝi sekvis post la dua ministraro de Gerhard Schröder, kaj la 28-an de oktobro 2009 ĝian laboron daŭrigis la ministraro dua de Angela Merkel.