Misurio State of Missouri | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Show Me State (La montru-al-mi-ŝtato) | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Jefferson City | ||||
Plej granda urbo | Kansasurbo | ||||
Guberniestro | Mike Parson (ekde 1-a de junio 2018) | ||||
Areo | 180.693[1] km² (21) | ||||
- Tero | 178.597[1] km² | ||||
- Akvo | 2.096[1] km² (1,16 %) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 6 154 913 (17-a) | ||||
- Denso | 33,91 /km² (27-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 10-a de aŭgusto 1821 | ||||
- Ordo | 24 | ||||
Horzono | CST: UTC-6/Somera tempo-5 | ||||
Latitudo | 36° N al 40° 35' N | ||||
Longitudo | 89° 6' U al 95° 42' U | ||||
Larĝeco | 385 km | ||||
Longeco | 480 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | 540 m | ||||
- Meza alteco | 240 m | ||||
- Plej malalta | 70 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | MO | ||||
- ISO 3166-2 | US-MO (FIPS-kodo 04) | ||||
Retejo | www.state.mo.us | ||||
Misurio (angle, Missouri [Miz-UR-i]) estas subŝtato de Usono. Ok ŝtatoj limas Misurion (Tenesio estas la nura alia ŝtatoj kun ok limoj). Norde estas Iovao, nordokcidente estas Nebrasko, okcidente estas Kansaso, sudokcidente estas Oklahomo, sude estas Arkansaso, sudoriente estas Tenesio, kaj oriente estas Kentukio kaj Ilinojso. La Misisipo estas la orienta limo kaj la Misuro fluas tra la centra parto de la ŝtato. La ŝtato nomiĝis pro la rivero Misuro (Missouri), ilinoja vorto por "urbeto de la grandaj kanuoj" aŭ "ligna-kanua popolo". Ĝi estis parto de la Luiziana Teritorio kaj fariĝis la 24-a ŝtato je la 10-a de aŭgusto 1821.
La moto de Misurio estas salus populi suprema lex esto (latine: la bonfarto de la popolo estu la plej alta leĝo).