Monda Banko | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia financa institucio | |||||
Komenco | 27-a de decembro 1945 vd | ||||
Geografia situo | 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo)38.89888889-77.0425Koordinatoj: 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | World Bank Headquarters | ||||
Adreso | 1818 H Street NW, Washington, DC 20433, USA | ||||
| |||||
Moto | Working for a World Free of Poverty | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Monda Banka Grupo (en ĉiutaga parolo oni diras Monda Banko nur pri IBRD, parto de Monda Banka Grupo (angle World Bank Group) estas financa frato de la Internacia Valuta Fonduso, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj havigante pruntojn al tiuj.[1] La plej ĵusa asertita celo de la Monda Banko estas la reduktado de la malriĉeco.[2]
Ĝi estis fondita en 1944 en Bretton Woods, New Hampshire, Usono, kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenco kun oficiala nomo "United Nations Monetary and Financial Conference". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ IWF. Oni ofte citas ilin ambaŭ kiel la Bretton-Woods-Sistemon.
La ĉefa sidejo de la Monda Banko estas en Washington. La posedantoj estas la 184 membroŝtatoj; plej grandan parton posedas Usono. La voĉdonaj rajtoj estas dividitaj laŭ proprieta procentaĵo, ĉe IBRD ekz.: Usono 16,39% (23,68%) Japanio 7,87% (5,88%) Germanio 4,49% (5,37%) Francio 4,3% (5,04%) Britio 4,3% (5,04%) (stato 2004. 09. 04. )