Mondkoncepto, mondorigardo aŭ mondbildo (en la germana Weltanschauung[1], en la angla worldview, hispane Cosmovisión. japane 世界観) estas relative daŭra grupo de opinioj temantaj pri ĉirkaŭa mondo, inspirintaj diversajn sferojn de kulturo, ĉefe scienco, arto, religio kaj filozofio.
La mondokoncepto ĉefe diferencas civilizojn unujn disde aliaj. Laŭlonge de la historio la mondokonceptoj variis ĉefe pro influo de la progresoj en scienco.