Mono estas objekto aŭ fidinda registraĵo ĝenerale akceptata en iu lando aŭ sociekonomia mondoregiono por pago pro ricevata varo/servo aŭ por repago de ŝuldo.[1][2][3] Aspekto de ĝeneraleco de akceptado estas tre grava: uzata aktivo devas esti akceptata de ĉiuj subjektoj.
La ĉefaj funkcioj de mono estas distingitaj kiel: interŝanĝilo; kalkulunuo; kaj kalkulilo por havaĵoj; kaj, eventuale en la pasinto, kiel normo por eventualaj pagoj.[4][5] Ĉiu ajn aĵo aŭ konstatebla registro kiu plenumu tiujn funkciojn povas esti konsiderata mono.
Mono estis historie elapera merkata fenomeno establanta var-monon (tio estas io kio estu bela (oro), utila (ilo) ktp.), sed preskaŭ ĉia nuntempa monsistemo estas bazita sur modelo de fidata mono.[4] Fidata mono, kiel ĉia ajn ĉeko aŭ ŝuldonoto, ne havas intrinsekajn uzvaloron kiel fizika varo. Ĝi derivigas sian valoron el esti deklarita fare de registaro kiel laŭleĝa monvaluto; tio estas, ĝi devas esti akceptita kiel formo de pago almenaŭ ene de la limoj de difinita lando, por ĉiaj ŝuldoj, publikaj aŭ privataj. Tiaj leĝoj en praktiko permesas, ke fidata mono akiru la valoron de iuj el la varoj aŭ servoj kiuj povas esti komercataj ene de la lando kiu eldonas ĝin.
La mondispono el iu lando konsistas el valutoj (moneroj kaj monbiletoj) kaj kutime inkludas bankan aŭ skriban monon (nome kontrasto inter deponita kaj elspezata mono). Banka mono, kiu konsistas nur el registroj (ĉefe komputiligita en modernaj bankoj), formas pro multo la plej grandan parton de la ĝenerala mono en disvolvigintaj landoj.[6][7][8]