Montara biciklo

Montbiciklo

Montara biciklo estas biciklo konstruita por rajdi sur malbonkvalitaj vojoj, sur kotovojoj aŭ sur nepavimitaj vojoj, tio estas por montara biciklado; en kontrasto kun normalaj bicikloj, kiuj ne estas sufiĉe fortikaj por tiaj terenoj.

Montaraj bicikloj havas dikajn pneŭojn kun butonoj por pli da adhero al la vojo. En la jaroj post 2000 antaŭaj kaj malantaŭaj risortoj iĝis tre popularaj. Modernaj montaraj bicikloj havas 24 aŭ 27 rapidumojn. La stirilo povas esti plata aŭ kurba.

La plejmulto de la bicikloj havas radojn 26", sed lastatempe aperas montbicikloj kun radoj 28" (kiel "Gary Fischer" kaj "Nishiki"). Montaran biciklon kun radoj 28" oni nomas "niner" pro angla nomo de la nombro 9 "nine" (radoj 28" kun dikaj pneŭoj havas la diametron 29 coloj)


Developed by StudentB