Monterey

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri usona urbo. Por informoj pri la meksika urbo, vidu la artikolon Monterejo.
Monterejo
angle City of Monterey
urbo
Varfo de Fiŝkaptistoj, Monterey
Flago
Oficiala nomo: The City of Monterey
Kromnomo: Language Capital of the World
(Lingva ĉefurbo de la mondo),

California's "First" City
("Unua" urbo de Kalifornio)

Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Kalifornio
Situo Monterey
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 36° 36′ 00″ N 121° 54′ 00″ U / 36.60000 °N, 121.90000 °U / 36.60000; -121.90000 (mapo)
Areo 30,469 km² (3 046,9 ha)
 - de akvo 8,542 km² (854 ha)
Loĝantaro 27 810 (2010)
Denseco 912,73 loĝ./km²
Horzono OT (UTC-8)
 - somera tempo OT (UTC-7)
Poŝtkodo
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo enkadre de Kalifornio
Situo enkadre de Kalifornio
Situo enkadre de Kalifornio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Monterey, California
Retpaĝo: www.monterey.org
Map

La urbo Monterey [monteREj] aŭ Monterejo situas ĉe la suda bordo de Golfo Monterejo, sur la marbordo de Pacifiko en Centra Kalifornio. Ĝi kuŝas je alteco de 8 metroj super marnivelo. Ĝi havas landareon de 8,466 kvadrataj mejloj (21,927 km²). La popolnombrado de 2010 indikis 27 810 loĝantojn.

Monterey estis la ĉefurbo de Alta Kalifornio sub la reĝado de kaj Hispanio kaj Meksiko. Ĝi estis la sola haveno por eniro de imposteblaj varoj en Kalifornio. En 1846, la usona flago leviĝis super la doganejo, kaj Kalifornio iĝis parto de Usono post la sekvinta Meksik-Usona Milito.

La urbo havis la unuan teatron, publikan konstruaĵon, publikan bibliotekon, publike financitan lernejon, presejon kaj ĵurnalon en Kalifornio. La urbo kaj ĉirkaŭaĵoj altiris artistojn ekde la fino de la 19-a jarcento, kaj multaj famaj pentristoj kaj verkistoj loĝis tie. Ĝis la 1950-aj jaroj, ekzistis abunda fiŝkaptado.

Inter la rimarkindaj hodiaŭaj altiroj estas la Akvario de la Gulfeto de Monterey (angle: Monterey Bay Aquarium), la strato Cannery Row, la Varfo de Fiŝkaptistoj, kaj la ĉiujara Ĵazo Festivalo de Monterey.


Developed by StudentB