Monto Saint Helens | |
angle: Mount St. Helens | |
vulkano | |
Korpo de Monto Saint Helens spegulanta en lago
| |
Lando | Usono |
---|---|
Ŝtato | Vaŝingtonio |
Kantono | Kantono Skamania |
Tipo de vulkano | Stratovulkano |
Situo | Monto Saint Helens |
- alteco | 2 550 m s. m. |
- koordinatoj | 46° 11′ 00″ N 122° 11′ 00″ U / 46.18333 °N, 122.18333 °U (mapo) |
Vulkana arko | Kaskada vulkana arko |
Orogenenezo montariĝo |
Kaskada Montaro |
Grupo | Pacifika Fajroringo |
Unua grimpo | Thomas J. Dryer |
- dato | 1853 |
Lasta erupcio | 2004 – 10-a de julio 2008 |
Aĝo de roko | < 40 000 jaroj |
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Usono
| |
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Vaŝingtonio
| |
Vikimedia Komunejo: Mount St. Helens | |
Monto Saint Helens [sejnt helenz] troviĝas en Vaŝingtonio (Usono). La alteco de ĉi tiu aktiva vulkano de la Kaskada montaro atingis 2950 metrojn antaŭ ĝia erupcio en 1980. Ĝia nuna alteco estas 2550 metroj.
En majo 1792, Kapitano George Vancouver vidis la monton de la Puĝeta markolo. En oktobro 1793, dum li estis en sia ŝipo ĉe la buŝo de la rivero Kolumbio, li denove vidis ĝin kaj nomis ĝin por honori la ambasadoron de Lia Brita Moŝto al la Kortego de Madrid, Barono Saint Helens, Alleyne Fitzherbert. Oni diras, ke la indiana nomo de la monto estis Loŭala-klogh, kiu signifas fumantan monton.
Neaktiva dum 120 jaroj, Monto Saint Helens violente erupciis la 18-an de majo 1980. Ĝi mortigis ĉirkaŭ 60 personojn kaj elsputis vulkanan plumon 18 300 m en la aeron. La erupcio kaŭzis fajrojn kaj kot-lavangojn, kaj kovris grandan areon per vulkana cindro. La vulkano kaj la ĉirkaŭaĵoj nun estas nacia monumento.
La 1-an de oktobro 2004, post multe da tertremetoj, Monto Saint Helens denove erupciis.