Morala konscienco, indikas, larĝsence, la kapablon de la homa spirito koni la valorojn, la ordonojn kaj la moralajn leĝojn (fakulto nomata sinderezo), mallarĝsence, male, ilian aplikadon al siaj agoj, kiuj estas tuj realiĝantaj. Nome la kapablo distingi la bonon kaj la malbonon kaj montri la ĝustan vojon.[1]
La morala konscienco senrompeble ligiĝas al la kapablo de la subjekto juĝi sin mem kaj direkti siajn sintenojn, kaj sekve al la sinsekva sento de kontentigo aŭ de kulpo.
Samtempe tiu koncepto “morala konscienco” supozas moralan leĝon absolutan, el kiu la konscienco atingu sian juĝon, kaj kiu loĝu funde de la animo de ĉiu libera aganto kiel vero konfidita.
Tiu koncepto de “morala konscienco" estas alte konsiderata, ĝenerale, ĉe la filozofioj spiritualismaj (kiel tiu de Kartezio, ekzemple), sed estas male neglektata de pensfluoj materialismaj, kiuj preferas interpreti la konsciencon kiel fenomenon psikologian aŭ psikofizikan aŭ neŭrofiziologian.