Morbihan | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Bretonio |
Numero | 56 |
Prefektejo | Vannes |
Subprefektejoj | Lorient Pontivy |
Prezidanto de la departementa konsilio |
François Goulard |
Prefekto | Thomas Degos |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 768 687 (2021) |
Areo | 6 823 km² |
Loĝdenso | 113 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 21 |
Komunumoj | 256 |
Morbihan [mɔʁbiɑ̃] estas departemento de Bretonio, la plej okcidenta regiono de Francio. Ĝia nomo devenas de la bretona Mor-Bihan signifante Malgranda Maro. La departemento situas sude de Bretonio. La Mor-Bihan-a golfo estas tre fama pro sia belegeco kun multaj insuloj, inter kiuj estas Île-aux-Moines (“insulo de la monaĥoj”, bretone Enizenac’h).