Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Ĉefurbo | Saransk |
Guberniestro | Artjom Zdunov (ekde 18-a de novembro 2020) |
Fondita | 10-a de januaro 1930[1] |
Demografio | |
Loĝantaro | 834 755 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[2] |
Loĝdenso | 32 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Erzja, Mokŝa, rusa |
Etnoj | rusoj (53,2 %) mordvoj (39,9 %) tataroj (5,2 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 26 128 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 430000–431999 |
Aŭtokodoj | 13, 113 |
OKATO | 89 |
ISO 3166-2 | RU-MO |
Retpaĝaro | www.e-mordovia.ru |
Mordvio aŭ Mordvujo estas respubliko (federacia subjekto) de Rusio fondita en 1930. Ĝi akceptis sian nomon de etno mordvoj, kiu laŭ tutrusia popolnombrado de 2002 reprezentanta nur 32 procentojn de tuta regiona loĝantaro — plimulto estas la 61 procentoj de rusoj al kiuj aldoniĝas 6 procentoj da tataroj.
Parolantoj de du mordvaj lingvoj (erzja kaj mokŝa) en pasintaj jarcentoj estis pli premataj asimiliĝi al rusa kulturo ol ĉirkaŭaj etnoj, kaj nuna etna disdivido de la regiono montras tiun fakton.[mankas fonto]
Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 778 965 loĝantoj sur areo de 26 200 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². Ĉefurbo de la respubliko estas urbo Saransk (297,4 mil loĝantoj en 2002).